Pri 3D-Labirintoj

Vi estas en labirintoj de kurbantaj vojoj, ĉiuj samaspektaj. Eliroj estas norden, suden, orienten kaj okcidenten.

  • Vi ekas en hazarda pozicio kaj direkto en unu el la dek subaj labirintoj.
  • Trovu la ludanton per la 3-dimensia afiŝo, kiu montras la labirinto-murojn kaj la simbolojn ĉe la planko de la nuna loko kaj ĉu estas simbolo en la loko ĵus antaŭ vi.
  • La labirinto-mapo ciclas; movado tra la rando transportas vin al la transa loko, krom se estas muro tie.
  • Unu el la muroj estas la celo, la resto kaŭzos fuŝojn se oni eniras ilin.
  • Trovu la celmuron kaj trairu ĝin de iu flanko.
  • Kalkulu per la subaj metodoj la horizontalon (0–7), vertikalon (0–7) kaj direkton. La celmuro estas la unua muro en tiu direkto ekde tiuj koordinatoj.

Horizontalo:

  • Komencu per la unua numera cifero en la seria numero.
  • Adiciu 1 por ĉiu malluma indikilo, kiu enhavas unu el la literoj en MAZE GAMER.
  • Se la horizontalonumero estas pli ol 7, subtrahu 8.

Vertikalo:

  • Komencu per la lasta numera cifero en la seria numero.
  • Adiciu 1 por ĉiu luma indikilo, kiu enhavas unu el la literoj en HELP IM LOST.
  • Se la vertikalonumero estas pli ol 7, subtrahu 8.

Direkto:

  • Ĉiu labirinto enhavas tri stel-simboloj markitaj sur la mapo.
  • Ĉe la planko de ĉiu tia loko estas litero, kiu indikas la direkton de la celmuro: “N” estas nordo, “S” sudo, “E” oriento kaj “W” okcidento.
  • Atentu pri literoj en aliaj, nemarkitaj lokoj. Tiuj enhavas malĝustajn ruzinstrukciojn!