Pri 3D-Tuneloj

Portu ni ĝin al nova dimensio.

Vi stiras kusenveturilon en krado de nodoj konektitaj per tuneloj. Ĉiu nodo havas unikan simbolon. Uzu la kvar sago-butonojn por veturi tra la krado. Estas ankaŭ butono kun simbolo sur ĝi, kiu afiŝas vian sekvan celnodon. Veturu tien kaj puŝu la celbutonon. Ripetu tion trifoje por maldanĝerigi la modulon.

  • Nur kelkaj nodoj montras siajn simbolojn. Trovu kelkajn simbolojn por eltrovu vian lokon kaj orientecon.
  • Ĉiu sagobutono turnas la kusenveturilon en sian direkton. La antaŭen-butono malfunkcias kaj do estis forigata. (Sed ne zorgu! Mi riparis ĝin!) Post ĉiu turno-komando, la kusenveturilo veturos unu nodon antaŭen.
  • Flugi en muron kaŭzos fuŝon.
  • Puŝi la celbutonon dum vi ne estas ĉe la celnodo kaŭzos fuŝon.