Pri Marbatalo

PAFU! ... (plaŭdo) Maltrafis.

Atentu, Kadeto. Ni eltrovis, ke la insidanta ŝiparo troviĝas en ĉi tiu 5×5-krado. La celoj en ĉi tiu areo estas kaŝitaj, sed ni havas iom da informoj pri ili.

Ni kredas, ke eble la informo ne sufiĉas por ekkoni precize kie troviĝas la insidantaj ŝipoj. Ni bezonas vian helpon. Eltrovu, kiujn lokojn en la batalareo ni povas sendanĝere ekzameni sen malkaŝi nin:

  • Komencu per la unua litero kaj la unua cifero en la seria numero. Adiciu aŭ subtrahu 5 al la litero/cifero ĝis ĝi estas ene de A–E (sen Ĉ) aŭ 1–5. Tio estas la unua sendanĝera loko.
  • Kalkulu same per la dua litero kaj la dua cifero. Kontinuu, ĝis ne plu estas aŭ literoj aŭ ciferoj.
  • Fine, ŝanĝu la nombron da konektejoj al litero A–E kaj la nombron da indikiloj plus piloj al cifero 1–5 sammaniere. Tio estas la lasta sendanĝera loko.
  • Por ĉiu tia loko, la litero indikas vertikalojn (de maldekstre dekstren) kaj la cifero horizontalojn (de supre suben).

Atentu, Suboficiro. Vi devas certigi la lokojn de ĉiuj insidantaj ŝipoj. Post tio, la modulo maldanĝeriĝos. Jen la iloj disponiblaj al vi:

  • Uzu la radaron por ekzameni la sendanĝerajn lokojn. Ne uzu la radaron sur iu alia loko; ĉar vi tiel konigos nian pozicion al la insidanto.
  • Uzu la akvo-ilon por marki lokojn, kiuj nepre ne enhavas insidantan ŝipon. Vi povas ankaŭ alklaki la numeron super vertikalo aŭ apud horizontalo por akvigi ĉiun lokon en tiu horizontalo/vertikalo.
  • Uzu la torpedon por ataki la insidanton. Ne malŝparu torpedojn per pafado al akvo!

Niaj informoj indikas, ke:

  • Ĉiu insidanta ŝipo estas aŭ horizontala aŭ vertikala.
  • Neniuj ŝipoj estas apudaj, eĉ ne diagonale.
  • Ni jam eltrovis, kiom da lokoj en ĉiu horizontalo kaj vertikalo enhavas eron de ŝipo. La numeroj ĉe la rando de la mapo indikas tion.
  • Ni ankaŭ eltrovis, kiom da ŝipoj havas kiun grandecon. La simboloj sub la mapo indikas tion.

Bonŝancon. Fierigu nin.