Pri «Bombu!»

Puŝu! Ŝaltu! Tranĉu! Ŝovu! Klinu! Eksplodu... ne, bonvole ne faru la lastan...

Puŝu la ek-butonon ĉe la supro por ekigi la modulon.

Drumritmo ekiĝos kaj voĉkomandoj aŭdeblos. Faru la ĝustan agon sinkrone kun la pieddrumo en la ritmo.

La bezonata nombro de agoj elektiĝos hazarde inter 6 kaj 10 (inklusive).

Se vi faras malĝustan agon, ne faras bezonatan agon, aŭ faras ĝustan agon tro frue aŭ tro malfrue, la modulo registros eraron.

Jen la eblaj voĉkomandoj kaj siaj korespondaj agoj:

  • Puŝu! — Puŝu la ruĝan butonon.
  • Ŝaltu! — Ŝaltu la bluan ŝaltilon.
  • Tranĉu! — Tranĉu la flavan draton.
  • Ŝovu! — Ŝovu kaj demetu la verdan ŝovilon.
  • Klinu! — Klinu la bombon supren aŭ malsupren.
  • Solvu! — Puŝu la stato-lampon. Tio maldanĝerigos la modulon.

Pliaj informoj:

  • Estas periodo de 0,4 sekundoj por fari ĉiun agon, krom por «Solvu!», kies periodo daŭras 0,8 sekundoj.
  • Fari agon dum ke la sinsekvo ne ludas ne registros eraron, krom por provi tranĉi la draton, ĉar tio malebligus aperon de la «Tranĉu!»-komando.
  • Se la «Tranĉu!»-komando aperis sed ne fariĝis ĝustatempe, eraro registriĝos. Tamen, por eviti duoblan eraron, estas periodo de 0,5 sekundoj, dum kiu tranĉado de la drato ne registrigos eraron.
  • La «Klinu!»-komando atendas, ke la bombo estas klinata supren aŭ malsupren per angulo de minimume 45 gradoj.