Pri Litera Labirinto
Iafoje, por eligi ideon el sia kapo, oni devas profunde plonĝi en ĝin.
Sur la modulo estas 4×4-krado de literoj. Ĉiu litero kongruas al aranĝo de barieroj.
Deduktu la barier-aranĝoj laŭ la sekvaj reguloj:
- Samaj literoj kongruas al samaj barier-aranĝoj.
- Malsamaj literoj kongruas al malsamaj barier-aranĝoj.
- Estas barieroj ĉirkaŭ la ekstera rando.
- Najbaraj lokoj akordas pri ĉu estas bariero inter ili aŭ ne.
- La fina strukturo estas labirinto, en kiu ĉiu loko atingeblas ekde ĉiu alia loko (neniuj izolaj regionoj).
- Minimume unu loko havas la barier-aranĝon afiŝita ĉe la supro de la modulo.
Post dedukto de la labirinto-strukturo, enigu la labirinton sekvemaniere:
- Eltrovu, kiu litero kongruas al la supre afiŝata barier-aranĝo.
- Tuŝu iun de la lokoj kun tiu litero.
- Ripetu tiun procedon ĝis la tuta labirinto malkovriĝos.