Pri Simono Parolas
— Miten minun pitäisi tietää, mitä tämä tarkoittaa?
— Nem beszélek finnül!
— Hvad?
- La modulo surhavas 9 diversformajn parolajn vezikojn en 9 koloroj kaj kun vortoj en diversaj lingvoj. La suba tabelo montras, kion signifas la vortoj.
- En la unua fazo, notu la pozicion de la blinkanta parola veziko. Antaŭenmovu (laŭ laŭlega ordo; laŭnecese post la lasta reensaltu al la unua) tiom da paŝoj, kiom indikas la unua signo de la seria numero (A = 1, ..., Z = 26) kaj puŝu tiun parolan vezikon.
- Dum ĉiu posta fazo, po unu plia veziko blinkos. Puŝu la samajn vezikojn, kiel dum la antaŭaj fazoj, plus aldonan vezikon decidendan simile kiel antaŭe, sed laŭ la postaj signoj de la seria numero. La ecoj uzendaj dum ĉiu fazo estas (laŭnecese post la lasta reensaltu al la unua):
- Fazo 1: Pozicio (laŭlega ordo)
- Fazo 2: Formo de la veziko (movante dekstren en la suba tabelo)
- Fazo 3: Lingvo de la vorto (movante dekstren en la suba tabelo)
- Fazo 4: Observu la signifon de la blinkanta vorto, sed puŝu la vezikon, kies koloro estas la signifo de la nova vorto (movante suben en la suba tabelo)
- Fazo 5: Observu la koloron de la blinkanta veziko, sed puŝu la vezikon, kies vorto signifas la novan koloron (movante suben en la suba tabelo)
Angla | Dana | Nederlanda | Esperanto | Finna | Franca | Germana | Hungara | Itala |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
black | sort | zwart | nigra | musta | noir | schwarz | fekete | nero |
blue | blå | blauw | blua | sininen | bleu | blau | kék | blu |
green | grøn | groen | verda | vihreä | vert | grün | zöld | verde |
cyan | turkis | turkoois | turkisa | turkoosi | turquoise | türkis | türkiz | turchese |
red | rød | rood | ruĝa | punainen | rouge | rot | piros | rosso |
purple | lilla | paars | purpura | purppura | pourpre | lila | bíbor | porpora |
yellow | gul | geel | flava | keltainen | jaune | gelb | sárga | giallo |
white | hvid | wit | blanka | valkoinen | blanc | weiß | fehér | bianco |
gray | grå | grijs | griza | harmaa | gris | grau | szürke | grigio |