Pri La Butono

Se la afiŝo sur la butono estas «Puŝu», ĉu vi kredis, ke ĉiu farendaĵo estas entute klara? Tio estas precize la pensmaniero, kiu eksplodigas homojn.

Vidu Aldonon A pri la referenco por identigi indikilojn.
Vidu Aldonon B pri la referenco por identigi pilojn.

Certigu, ke estas strikodo sur la modulo etikedita ‹EO V1›, aliokaze ĉi tio estas malĝusta manlibropaĝo.

Sekvu la jenajn regulojn laŭ ilia listigita ordo. Faru la unuan agon, kiu validas:

  1. Se la butono estas blua kaj havas afiŝon «Haltu», puŝtenu la butonon kaj plulegu la sekcion «Eklasi puŝtenatan butonon».
  2. Se la bombo havas pli ol unu pilon kaj la afiŝo sur la butono estas «Eksplodigu», puŝu kaj tuj eklasu ĝin.
  3. Se la butono estas blanka kaj la bombo havas lumantan indikilon kun afiŝo CAR, puŝtenu la butonon kaj plulegu la sekcion «Eklasi puŝtenatan butonon».
  4. Se la bombo havas pli ol 2 pilojn kaj lumantan indikilon kun afiŝo FRK, puŝu kaj tuj eklasu la butonon.
  5. Se la butono estas flava, puŝtenu la butonon kaj plulegu la sekcion «Eklasi puŝtenatan butonon».
  6. Se la butono estas ruĝa kaj havas afiŝon «Tenu», puŝu kaj tuj eklasu ĝin.
  7. Se neniu antaŭa regulo validas, puŝtenu la butonon kaj plulegu la sekcion «Eklasi puŝtenatan butonon».

Eklasi puŝtenatan butonon

Kiam vi ekpuŝtenas la butonon, kolora strio eklumos ĉe la dekstra flanko de la modulo. Depende de sia koloro, vi devas eklasi la butonon je specifa tempo:

Blua strio:
Eklasu ĝin, kiam la retronombrilo enhavas 4 en iu pozicio.
Blanka strio:
Eklasu ĝin, kiam la retronombrilo enhavas 1 en iu pozicio.
Flava strio:
Eklasu ĝin, kiam la retronombrilo enhavas 5 en iu pozicio.
Ĉia alikolora strio:
Eklasu ĝin, kiam la retronombrilo enhavas 1 en iu pozicio.